Germanaj militkaptitoj el Qingdao en japanaj koncentrejoj

 

KOSAKA Kiyoyuki

 

1. Antaŭhistorio

 

   Mi nun volas skribi pri germanaj militkaptitoj el Qingdao, kiuj estis enmetitaj en japanaj koncentrejoj dum ĉirkaŭ 5 jaroj (1914`1919).

   En la 1-a de novembro 1897 du germanaj misiistoj estis mortigitaj en la provinco Ŝandong, Ĉinio. Post du semajnoj 3 germanaj militŝipoj okupis la vilaĝon Qingdao, kiu estis tiam nur malgranda vilaĝo de fiŝkaptistoj kun 400 domoj. Kaj sur tiu ĉi fiŝvilaĝo Germanio konstruis tre modernan militan urbon, kiu estis nomata tiam "Perlo de Oriento" aŭ "Berlineto en Oriento".

 

   El tiama poŝtkarto. Panoramo de Qingdao:

  http://shnable.hp.infoseek.co.jp/foto_1.jpg

 

   La Oficejo de General-Gubernatoro (nuna stato):

@http://grosslehrer.web.fc2.com/sotokufu.jpg

 

   En la 28-a de julio 1914 la Unua Mondmilito eksplodis en Eŭropo. Ĝis tiam la rilato inter Japanio kaj Germanio estis tre amika. De Germanio Japanio lernis ja multege ekde la komenco de Meiji-Restarigado(1868). Ekzemple la Meiji-Konstitucio(1889) estis ellaborita surbade de konstitucio de Germanio; armea sistemo, leĝa sistemo, sistemo pri universitatoj, medicino, filozofio ktp. \ tiuj ĉiuj estis enkondukitaj el Germanio. Multaj instruistoj estis invititaj el Germanio, kaj multaj japanaj studentoj veturis por studi en Germanio.

   Sed tamen en la 23-a de aŭgusto 1914 Japanio rompis diplomatiajn rilatojn kaj deklaris militon kontraŭ Germanio, pro la Japan-Brita Alianco laŭ principo; la vera intenco de Japanio estis tamen gajni bazon por invadi Ĉinion. Post Japan-Ĉina Milito en 1894, Japanio gajnis de Ĉinio Liaodong-Duoninsulon, kiun tamen Japanio devis retransdoni pro la interveno de tri landoj: Rusio, Francio kaj Germanio. Post tiam Japanio gvatis ŝancon regajni bazon por invadi Ĉinion.

   En komenco de aŭgusto 1914, do tuj antaŭ la deklaro de milito, germana militministerio mobilizis germanojn loĝantajn en Ekstrem-Oriento. La militkapablo en Qingdao-bazo konsistis post mobilizo el ĉ. 5,000 soldatoj, inter kiuj ĉ. triono estis alvokitaj neprofesiaj soldatoj.

   Aliflanke la japana militkapablo atakanta Qingdaon konsistis el ĉ. 30,000 soldatoj. Do la kapablo estis sesoble pli granda.

   La milito daŭris dum 77 tagoj. En la 7-a de novembro kapitulacis la germana armeo en Qingdao, kaj la genaral-guvernatoro Alfred Meyer-Waldeck evakuis kaj transdonis Qingdaon al japana armeo. En la milito mortis 1,014 japanaj kaj 209 germanaj soldatoj; restaj ĉ. 4,700 germanaj soldatoj estis kaptitaj kaj senditaj al Japanio kiel militkaptitoj.

 

   Genaral-guvernatoro Alfred Meyer-Waldeck:

@http://grosslehrer.web.fc2.com/meyer-waldeck.jpg

 

 

2. Koncentrejoj en Japanio

 

   La kaptitaj germanaj soldatoj estis enmetitaj komence en 12 koncentrejoj en Japanio. Sed poste iuj koncentrejoj malaperis, iuj novaj aperis, iuj pligrandiĝis kaj iuj unuiĝis.

 

   Koncentrejoj por germanaj militkaptitoj en Japanio:

  http://grosslehrer.web.fc2.com/koncentrejoj.htm

 

   Mi mem loĝas en urbo Marugame sur la insulo Shikoku (vidu supre: la plej malgranda insulo estas Shikoku, kaj n-ro 10 estas Marugame). Mi interesiĝis pri la germanaj militkaptitoj, ĉar mi loĝas proksime al tiama Koncentrejo-Marugame, kiu estas origine budhisma templo. Oni tiam foje uzis templojn kiel koncentrejojn, ĉar en japana historio estis kutime uzi templojn kiel bataltendarojn.

 

@ Soldatoj en templo en Marugame:

  http://homepage3.nifty.com/akagaki/photomarugame.html

 

   Mi skribos pri la koncentrejoj en Shikoku pli detale ol pri aliaj, ne nur ĉar mi mem scias pli multe pri ili ol pri aliaj koncentrejoj, sed ankaŭ ĉar la plej fama kaj unu el la plej grandaj \ t.e. Koncentrejo-Bando \ estis en Shikoku.

   Mi ĵus skribis "fama". Jes, la historio pri la komandanto MATSUE Toyohisa de la Koncentrejo-Bando fariĝis tiel fama, ke oni filmigis ĝin en Japanio en 2006. La ĉefaktoro kiu ludis la rolon de Matsue nomiĝas MATSUDAIRA Ken; kaj Bruno Ganz, kiu fariĝis mondfama post kiam li ludis kiel Adolf Hitler, estis la vicĉefaktoro (la genaral-guvernatoro). Pri Matsue mi skribos pli detale poste.

 

La filmo "Baruto no gakuen"(japana versio):

@http://www.bart-movie.jp/

 

La sama filmo "Ode an die Freude"(germana versio):

@http://www.nihonmedia.de/programm/source/ode_an_die_freude.htm

 

   Nun ni transiru al nia ĉefa temo. Do ĉirkaŭ 4,700 germanaj soldatoj estis enmetitaj en 12 koncentrejojn. En preskaŭ ĉiuj koncentrejoj la kaptitoj estis traktitaj relative afable, ĉar japanaj militistoj \ pli ekzakte japanoj entute \ estimis germanan kulturon kaj germanojn.

   Sed estis antaŭ alia kialo. Japana registaro subskribis la Hagan Konvencion en 1911. Laŭ tiu ĉi konvencio ĉiu ratifikinta ŝtato devis trakti la militkaptitojn humane; ekz. ne rajtis konfiski la propraĵojn de la kaptitoj, ja eĉ devis pagi salajron la ili, tiel multe kiel la samrangaj militistoj en koncerna ŝtato ricevas. Al tiu ĉi konvencio tamen estis fidelaj ne ĉiuj ratifikintaj ŝtatoj. Sed Japanio observis ĝin relative strikte.

   La historia fono rilate al tio estas jena \:

   Al Japanio estis altrudita malegalrajta traktato de potencaj regnoj ekde la fino de Edo-Periodo. En la traktato, kiu estis aranĝita en 1859 inter Japanio kaj 5 eŭrop-usonaj ŝtatoj, Japanio ne havis rajton memdecidi pri dogano kaj devis akcepti eksterteritorian rajton. Tio daŭris ĝis 1911. Tio signifas ke en 1914 tia problemo estis ŝajne jam solvita, sed Japanio volis kaj devis ankoraŭ poste montri al la mondo, ke ĝi estas civilizita lando. Humane trakti militkaptitojn estis bona ŝanco, por montri ke ĝi jam ne estas sovaĝa lando.

   "En preskaŭ ĉiuj koncentrejoj la kaptitoj estis traktitaj relative afable", mi skribis. Jes, sed inter la koncentrejoj ekzistis sufiĉe grandaj diferencoj. La plej bonfama estis Koncentrejo-Bando en Shikoku (n-ro 3 en sekv. mapo) kaj la mala estis Koncentrejo-Kurume en Kyushu (n-ro 8 kaj 9). Poste Koncentrejo-Bando estis nomata "Musterlagar (modelkoncentrejo)" kaj la alia "KZ in Japan (nazia koncentrejo en Japanio)".

 

   Koncentrejoj en Japanio (denove):

  http://grosslehrer.web.fc2.com/koncentrejoj.htm

 

   La kialo, kial oni malafable traktis la kaptitojn en Kurume, estas jena \:

   La plejparto de 30,000 mobilizitaj soldatoj apartenis al 18-a divizo en Kurume. Tio signifas ke la plejparto de 1,014 japanaj soldatoj mortintaj en la milito devenis el Kurume. Tial malamo de civitanoj al la germanoj estis tie multe pli forta ol alie. Krome la tieaj komandantoj, aparte MASAKI Jinzaburo, kiu fariĝis poste tre fama pro Puĉo en 1936, estas konata kiel sensanga homo. Kiel Romain Rolland skribis (la 17-an de dec. 1914) al sia patrino, post kiam li eksciis pri la kondiĉoj en germanaj koncentrejoj, "La akceptkondiĉo de militkaptitoj depandas de la personeco de la komandantoj".

 

 

3. Koncentrejo-Bando

 

   Antaŭ ol mi skribas pri Koncentrejo-Bando, mi devus skribi unue pri aliaj tri koncentrejoj en Shikoku, kie ĉirkaŭ 1,000 kaptitoj pasigis ĉ. 2 1/2 jarojn (1914.11`1917.04) antaŭ ilia translokiĝo al Bando, tiam nur malgranda vilaĝo kun ĉ. 500 loĝantaro.

 

Koncentrejo-Matsuyama

   En Koncentrejo-Matsuyama ĉ. 400 kaptitoj estis enmetitaj en 6 templojn kaj unu publikan halon. Inter la kaptitoj tieaj estis ekz. Karl Fischer, la fondinto de Wandervogel, d-ro Hermann Bohner, kiu poste skribis multajn librojn pri japana literaturo kaj historio kaj ankaŭ tradukis multajn japanajn klasikajn librojn, kaj d-ro Friedrich Solger, profesoro ĉe Universitato Pekino, eble la plej supera intelektulo inter la kaptitoj, kiu prelegis poste en Bando 45-foje pri Ĉinio kaj aliaj temoj.

 

   Fotoj de Koncentrejo-Matsuyama (fotoj troviĝas sube de la paĝo):

  http://homepage3.nifty.com/akagaki/datamastuyama.html

 

Koncentrejo-Marugame

   En Koncentrejo-Marugame ĉ. 330 kaptitoj estis enmetitaj en unu grandan templon kaj unu malgrandan pensionon (nur por oficiroj). Nomindaj homoj tieaj estus muzikisto Paul Engel, kiu organizis orkestron en Marugame kaj poste ankaŭ en Bando, d-ro Siegfried Berliner, profesoro ĉe Universitato Tokyo pri ekonomio, kaj Thaddaeus Haertle, kiu pro sia firma karaktero ofte venis al kvelero kontraŭ germanoj, ne nur ĉar li estis polo, sed ankaŭ ĉar lia patrino estis britino.

 

   Fotoj de Koncentrejo-Marugame:

  http://homepage3.nifty.com/akagaki/photomarugame.html

 

   Marugame-Orkestro. La dirigento estas Paul Engel, kaj la plej maldekstra senhara violonisto estas d-ro Siegfried Berliner:

@http://shnable.hp.infoseek.co.jp/foto_6.gif

 

En la koncentrejo oni ludis foje teatraĵojn:

  http://shnable.hp.infoseek.co.jp/foto_4.gif

 

... kaj ankaŭ gimnastikis:

  http://shnable.hp.infoseek.co.jp/foto_5.gif

 

Koncentrejo-Tokushima

   En Koncentrejo-Tokushima ĉ. 200 kaptitoj estis enmetitaj en parlamentejon kaj apudan barakon novkonstruitan. Tie organizis Hermann Hansen Tokushima-Orkestron, kiu ludis poste en Bando la 9-an sinfonion unuafoje en Japanio.

 

   Fotoj de Koncentrejo-Tokushima (fotoj troviĝas sube de la paĝo):

  http://homepage3.nifty.com/akagaki/datatokusima.html

 

Koncentrejo-Bando

   En 1917, ĉar la milito daŭris kontraŭ antaŭsupozo tro longe, kaj oni trovis la provizorajn koncentrejojn tro neadekvetaj, kaj unuavice ĉar la plendo de la kaptitoj fariĝis tre granda, la militministerio decidis konstrui unu novan koncentrejon en Shikoku, kaj kolekti ĉiujn kaptitojn el la tri diversaj koncentrejoj en tiun ĉi unu: nome en la novkonstruitan koncentrejon en la vilaĝo Bando, nun parto de urbo Naruto.

   La komandanto de la nova koncentrejo en Bando fariĝis MATSUE Toyohisa, kiu esits alttaksita kiel la komandanto de Koncentrejo-Tokushima.

   Mi ĵus skribis "alttaksita". Li estis alttaksita, ne de japana militministerio, sed de usona ambasadano Sumner Welles en Tokyo. La neŭtrala ŝtato Usono estis petita de germana militministerio ke ĝi ekzamenu la situacion. La kaŭzo estis la akuzo de d-ro Siegfried Berliner en Marugame, kiu plendis pri la malbonkvalitaj cirkonstancoj. Kompreneble li mem ne povis sendi la leteron al germana militministerio, ĉar oni cenzuris ĉiujn poŝtaĵojn. Li do kaŝite transdonis la leteron al sia edzino, kiu aparte por tiu celo vojaĝis al Usono kaj enpoŝtigis ĝin tie. Kaŭzite de tiu akuzo, Usono igis Welles viziti la koncentrejojn por taksi ilin. Laŭ lia raporto: "la cirkonstancoj en Koncentrejo-Tokushima estas bonordaj, kvankam la spaco ne estas sufiĉe ampleksa; la rilato inter la japanaj administrantoj kaj la kaptitoj estas bona; la germanoj ŝajnas tie esti kontentaj".

   Tiel "alttaksita" Matsue estis do nomumita komandanto de la nova granda koncentrejo en Bando. En tiu ĉi koncentrejo estis enmetitaj komence 938 kaptitoj el Shikoku, kaj poste venis ĉ. 90 el Koncentrejo-Kurume k.a., do entute iom pli multe ol 1,000.

   Precipe por la kaptitoj el Kurume la diferenco estis tre granda. Tie oni povis nur malofte eliri el la koncentrejo, oni vivis sen libereco, salubra stato estis malbona, tro multe da homoj en tro malmulte da spaco.

   Sed Koncentrejo-Bando estis kelkoble pli granda ol piedpilko-stadiono. Kaj en Bando oni vivis multe pli libera. Ĉi tie oni povis eldoni ĵurnalon nomatan "Die Baracke(La Barako)", ja eĉ librojn. Bando estas konata kiel la loko de unua prezentado de 9-a sinfonio de Beethoven. Tio estis kompreneble nur unu parto de muzika aktivado. Tie estis tri orkestroj, koruso, bando de mandolino ktp. Dum 2 1/2 jaroj oni donis tie pli ol 100 koncertojn. Plue la kaptitoj ĝuis diversajn sportojn, teatraĵojn, prelegojn, legadon en biblioteko, kursojn de fremdlingvoj, kulturon de legomoj, porkoj, kokoj, abeloj ktp. Ekzistis tie viandejo, panbutiko, kukejo, restoracioj k.a., kiuj estis administrataj de germanoj. Oni emisiis eĉ papermonojn kaj poŝtmarkojn por la uzado en la koncentrejo.

 

   Plano de Koncentrejo-Bando:

@http://kriegsgefangene.hp.infoseek.co.jp/bando_lager.jpg

 

   La enirejo de Koncentrejo-Bando:

@http://shnable.hp.infoseek.co.jp/bandou001.jpg

 

   Panoramo de Koncentrejo-Bando:

@http://shnable.hp.infoseek.co.jp/bandou002.jpg

 

   Amasfoto antaŭ la barakoj:

  http://shnable.hp.infoseek.co.jp/bandou003.jpg

 

   Oni povis globludi en la koncentrejo (el semajnĵurnalo "Die Baracke"):

  http://shnable.hp.infoseek.co.jp/bowling.gif

 

   ... kaj ankaŭ bilardi:

  http://shnable.hp.infoseek.co.jp/billiardhall.gif

 

   La kaptitoj estis relative liberaj ne nur en koncentrejo, sed ili povis sufiĉe ofte promeni ekstere kaj labori ekstere, kaj tio kontribuis multe al la kultura progreso de la regiono, ĉar la kultura nivelo de Germanio estis tiam multe pli alta ol la japana, kaj en Bando ĉ. duono de la kaptitoj ne estis profesiaj soldatoj, sed homoj kun altnivelaj teknikoj aŭ povoscioj. Ekzemple: Paul Engel instruis en urbo Tokushima muzikon al junaj japanoj; bestokulturisto Franz Claussnitzer konstruis stalon kun japanaj bestokulturistoj kaj gvidis ilin pri bredado, produkttekniko de laktaĵo, ŝinko, kolbaso, ktp.

 

Tokushima-Engel-Orkestro (centre Engel kun lipharoj):

  http://shnable.hp.infoseek.co.jp/foto_8.jpg

 

   "Germana stalo", kiu estis konstruita sub la gvido de Claussnitzer:

  http://shnable.hp.infoseek.co.jp/foto_7.jpg

 

   Germanoj postlasis ankaŭ multajn aliajn memoraĵojn. Unu el ili estas ŝtona "Germana Ponto", kiu estas konstruita kun tia altnivela tekniko, ke ĝi staras ĝis nun sen ia deformo.

 

   "Germana Ponto":

  http://shnable.hp.infoseek.co.jp/doitubashi.jpg

 

   Sed kial la "kaptitoj" povis ĝui tiajn liberecon kaj toleremon en "koncentrejo"? Tion ebligis ĉefe la personeco de la komandanto Matsue.

 

 

4. Komandanto Matsue, kia homo?

 

   sĈu ekzistis iam en la mondo tia koncentrejo-komandanto kiel Matsue? "Alle Menschen werden Brüder (Ĉiuj homoj fariĝas fratoj)", tiu ĉi frazo ekzistas ja kvazaŭ por li.t

   Tio estas la vorto de iama kaptito Kurt Meissner, kiu loĝis longe en Japanio kaj laboris en Bando kiel interpretisto por Matsue.

   Alia kaptito Paul Kley, kiu spertis kaptitvivon poste ankaŭ en Siberio \ tio signifas ke li pasigis entute 15 jarojn en koncentrejoj en du landoj \, respondis al iu intervjuanto, kiam li estis ĉirkaŭ 90 jaraĝa:

   sMi nun vivas sola, ĉirkaŭite de varmaj memoraĵoj en Bando. Ĉiuokaze komandanto Matsue kaj vickomandanto Takagi estis ja mirindaj militistoj. Ĉiuj respektis ilin.t

 

   Komandanto MATSUE Toyohisa (kolonelo):

  http://grosslehrer.web.fc2.com/matsue.jpg

 

   Vickomandanto TAKAGI Shigeru (kapitano):

  http://grosslehrer.web.fc2.com/takagi.jpg

 

   Komandanto MATSUE Toyohisa (en Bando, kolonelo) naskiĝis en 1872 en Aizu (norde de Tokyo). Lia patro estis samurajo en la Feŭdo de Aizu, kiu en la interna milito en 1868 (Boshin-milito) sur la "ribelanta" flanko batalis kaj post la malvenko devis ŝarĝi sin per grandan malgloron. Por tia samurajfamilio restis tiam nur malmultaj elektoeblecoj \ fariĝi militisto aŭ policisto. Matsue estis komence akceptita de armea lernejo kaj poste oficirlernejo.

   Post la Japana-Rusa Milito (1904`1905) li estis postenigita dum kelkaj jaroj en Koreio. Kian rolon li ludis tiam tie? Ni scias preskaŭ nenion pri tio, kvankam ni havas grandan intereson pri tio, ĉar inter la kruela regado de japana armeo en tiama Koreio kaj lia humana agado en Bando estas granda diferenco. Ĉu li kiel privata homo humane agadis ankaŭ al koreoj? Aŭ ĉu li konvertiĝis de Saulo al Paŭlo?

   Ĉiukaze nenia dubo, ke kiel komandanto de koncentrejo, jam en Tokushima, li klopodis trakti la germanajn kaptitojn kiel eble plej humane. El kia kialo, a ŭ kiaj kialoj? Mi mencios sube kelkajn, kiujn oni povas supozi.

   Li estis denaske pacama homo kiel liaj familianoj atestas, kvankam li foje severe batalis kontraŭ maljustaĵoj aŭ maljustaj homoj.

   Kiel skribite antaŭe, li devenis de Aizu kaj sciis la doloron de malvenkintoj. Li povis do senti kompaton al la kaptitoj. Liaj subuloj ofte aŭdis de li: "La kaptitoj estas ankaŭ patriotoj, kiuj batalis por sia patrujo. Oni devas montri respekton al ili pro tio".

   Li, kiel japana militisto, havis grandan estimon al germanoj, ĉar Japanio, precipe japana armeo, enkondukis kaj lernis ekde la Meiji-Restarigado (1868`) multegon el Germanio.

   Supozeble tiuj ĉiuj efikis komplekse al lia sinteno al la germanoj.

   Ĉi tie mi volas denove citi la frazon de Romain Rolland: "La akceptkondiĉo de militokaptitoj depandas de la personeco de la komandantoj".

   Li poste fariĝis urbestro de sia naskiĝurbo Aizu (Wakamatsu).

 

   En la semajnĵurnalo "Die Baracke", pli ofte ol la komandanto Matsue estas menciita la vickomandanto Takagi (en Bando, kapitano) kiu povis paroli la germanan tre flue. Li havis specialan lingvokapablon kaj povis paroli krom la germanan 6 fremdlingvojn, kio tre maloftas inter japanoj. La grandanima sed malaltstatura kapitano provis foje albati malobeemajn kaptitojn, sed vane. La germanoj ridetis en tia kazo, sed ne malamis lin. Ĉarman karakteron li ŝajnas havi.

   Iom ironia kaj tragedia tamen estas lia posta vivo. "Dank al" lia lingvokapablo li estis postenigita dum la Dua Mondmilito en Manĉurio, nominale kiel la administranto de tiea ĉiovendejo, sed fakte kiel la sekreta agento. Post milito, li estis kaptita kaj sendita al Siberio, kie li mortis kiel "militkaptito". Lia cindro ne estis sendita al liaj familianoj.

 

 

5. "Germana Domo" kaj "Die Baracke"

 

   En la 10-a de novembro 1918 la imperestro Vilhelmo la 2-a eksiĝis kaj transfuĝis al Nederlando. Kaj en la sekvanta tago, la 10-an de novembro, la Unua Mondmilito fininĝis. Sed la kaptitoj ne povis tuj reiri al sia hejmlando. La reiro de la germanoj komenciĝis maljam en la 25-a de decembro 1919 kaj finiĝis en la 28-a de januaro 1920.

 

   Ĝis revido!

@http://shnable.hp.infoseek.co.jp/ghis!.gif

 

   Post la hejmiro de la germanoj la koncentrejo en Bando restis longe vaka. Post la Dua Mondmilito ĝi estis uzata dum kelkaj jaroj kiel la provizora loĝejo por la repatriiĝantoj el Manĉurio kaj Koreio.

   Unu el la repatriiĝantoj, s-ino TAKAHASHI Harue, trovis iutage prokime de loĝejo tomboŝtonon apud lageto, kiu estis kovrita de herbegoj. Tio estis monumento por la mortintoj en Bando, kiuj ĉefe perdis vivojn pro la hispana gripo kaj bedaŭrinde ne povis travivi ĝis la hejmiro. S-ino Takahashi komencis, nesciante kia tomboŝtono ĝi estas, zorgi pri la forgesita kaj forlasita tombo, purigante ĝin kaj oferante florojn. Tion ŝi faris ĝis sia morto, do dum kelkdek jaroj. Pri tio raportis iutage ĵurnalisto de loka ĵurnalo. Ankaŭ germana ambasadoro hazarde eksciis pri tio, kaj li vizitis ŝin por danki al ŝi.

 

   Inaŭguro de la monumento (31.08.1919):

  http://shnable.hp.infoseek.co.jp/tomboshtono.jpg

 

   Monumentoj por la animoj de honoraj militmortintoj en Bando (dekstre, en 1976 konstruita nova monumento): 

  http://shnable.hp.infoseek.co.jp/denkmal.jpg

 

   Aliflanke, iamaj kaptitoj en Bando organizis "Bando-Societojn" en kelkaj urboj en Germanio post ilia hejmveno. Ankaŭ ili aŭdis pri s-ino Takahashi, kaj du (Paul Kley kaj Eduard Leipold) el ili revizitis Bando en 1970 malgraŭ ilia maljuneco. Tiel restariĝis la rilato inter Bando kaj Germanio.

   En 1972 la urbo Naruto konstruis "Germanan Domon" memore al tiama amikeco inter la japanoj kaj germanoj.

 

   "Germana Domo" en Naruto, iama Bando, kun la statuo de Beethoven:

@http://shnable.hp.infoseek.co.jp/d_haus.jpe

 

   Poste germanisto prof. Tomita hazarde trovis parton de "Die Baracke" en malnovlibrejo, kaj komencis studon pri ĝi. Li konstatis per lia studo ke la 9-a sinfonio de Beethoven estis prezentata unuafoje en Japanio en Bando, fare de la militkaptitoj.

 

   Hermann Hansen, la dirigento, kaj Tokushima-Orkestro kun koruso, kiuj ludis la 9-an sinfonion:

  http://shnable.hp.infoseek.co.jp/hansen.jpg

 

   Programo pri la 9-a sinfonio de Beethoven (unua kompleta prezentado en Japanio):

@http://shnable.hp.infoseek.co.jp/9a_sinfonio_programo.jpg

 

   "Die Baracke" estas semajnĵurnalo eldonita de 30.09.1917 ĝis 24.02.1920 (en ŝipo). Ĝi estis en 2007 fintradukita en la japanan, kaj eldonita en 4 volumoj. Per la studo pri ĉi ĵurnalo oni povas nun scii tre detale pri la vivo de la kaptitoj.

 

   "Die Baracke" en CD-rom:

  http://shnable.hp.infoseek.co.jp/die_baracke.jpg

 

   Ne nur pri Bando, sed ankaŭ pri aliaj koncentrejoj \ kvankam ne tiel multe kiel pri Bando \, la situacioj de la kaptitoj estas klarigitaj, per la trovo de leteroj, fotoj, taglibroj, rememoroj pri pasinteco ktp. Pri la rezulto de la studo oni povas legi en sekvantaj URL-j.

 

   En japana lingvo:

  http://homepage3.nifty.com/akagaki/

 

   En germana lingvo:

  http://www.tsingtau.info/

 

 

6. Finvorto

 

   En la fino de tiu ĉi skribaĵo mi volas citi tre belajn frazojn de iama militkaptito, Eduard Leipold, kiu skribis en letero al loĝantoj ĉirkaŭ la koncentrejo en Bando.

 

   sEn tiu tempo ni estis militkaptitoj, kaj vi ĉiuj estis nacianoj de venkinta nacio. Malgraŭ tio vi kaj ni bone komprenis unuj la aliajn. Ekzistis tie nek landlimo, nek difecenco de rasoj, nek venko, nek malvenko. Vi kaj ni, neglektante ĉiojn tiajn, estis forte ligitaj en koro; nome en unu sola koro nomata "amikeco".t

 

 

 

 

 

 

inserted by FC2 system